EsperantoLand-aranĝoj

 

21-a "Novjara Renkontiĝo" (NR)
27-a de decembro 2024 ĝis 3-a de januaro 2025
(vendredo ĝis vendredo)
en Wiesbaden, Germanio, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno

"Komune festi la Novan Jaron"
 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Kion kunporti? Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

21a Novjara Renkontiĝo 2024/25

2024-09-20

(Poste ĉi tie estos ligo al la
"Daŭre aktualigata programo")

La dudeka NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en Wiesbaden, dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis 153 homoj el 13 landoj.

La dudekunua NR ĉi-jarfine okazos denove en la sama urbo, Wiesbaden,
iom okcidente de Frankfurto/Majno (Frankfurt/Main).

Jen filmeto, Wiesbaden el la aero
(9:44 min.; eblas meti al duobla rapideco)

Samtempe kaj samdome okazos laŭplane la speciala aranĝo
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS

Kiu volas partopreni en la venonta
NR 2024/25 ?

Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB).
Kaj jen kun la teksto ĉe Youtube por Karaoke-kantado


La informoj ĉi-paĝare estas nun aktualaj
por la venonta 21-a NR en Wiesbaden.

  Teatro Wiesbaden

20-a NR 2023/24, Wiesbaden
153 Partoprenantoj

19-a NR 2022/23, Wiesbaden
181 Partoprenantoj

Pri antaŭaj NR-oj
en Vikipedio


Adreso de la 21-a NR 2024/25:
Jugendherberge Wiesbaden
Blücherstr. 66-68
65195 Wiesbaden
Telefono de la domadministrantoj:
0611 44 90 81 (el eksterlando +49 611 44 90 81)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacio: Wiesbaden Hauptbahnhof, je 2,5 km de nia ejo; Trajnhoraro.

Tramo/buso ekde la ĉefa stacidomo de Wiesbaden.
Prenu buson n-ro 14 kaj eliru ĉe la stacio 'Gneisenaustrasse' (sepa stacio, post proks. 9 minutoj); de tie estas kelkaj metroj piede, laŭ Blücherstrasse. Jen la bus-horaro.

Mapo ĉe Google. OpenStreetService

Flughavenoj

  • Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA). Flughoraro.
  • "Frankfurt Hahn" (HHN, 90 km okcidente de Wiesbaden). Flughoraro.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en la 27-a de decembro, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 3-a de januaro. Alveno de partoprenantoj en la komenca tago prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo (aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj).

Kion kunporti?

Unue: Kion ne kunporti? Litotolaĵojn, ĉar ili estas inkluzivitaj. Pri mantukoj ni ankoraŭ demandos.

Kunportu eventuale:

  • Por la unua vespero tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, se vi ŝatos interŝanĝi tion; estus bele, se vi povus anonci sur la renkontiĝa Facebook-paĝo, kion vi planas alporti (por eviti 10 samspecajn kristnaskajn kukojn... Kaj se vi ne anoncos, la mondo ankaŭ ne pereos...)
  • Taŭgaj vestoj kaj ŝuoj por malvarmo kaj pluvo
  • Eble tablotenisludiloj kaj -pilkoj, se vi volas ludi
  • Eble naĝaĵoj (naĝvestoj ktp.), se vi ŝatos ekskursi al naĝejo
  • Eble ludoj, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikiloj kaj muziknotoj, se vi ŝatas muziki
  • Eble manlaborkitelo aŭ alia taŭga vesto (por kelkaj manlaboroj)
  • Eble kuradŝuoj, se vi ŝatos kuradi kun aliaj
  • Eble sketiloj, se vi ŝatos iri al la glacio-sketejo
  • Kaj kunportu bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)


"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dudekunua NR, en Wiesbaden, urbo iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj

Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe okazos la dekkvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Internacia partoprenantaro

En la "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), dum la lastaj jaroj kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 150 kaj 220 partoprenantoj; ili aĝis inter kelkaj monatoj kaj naŭdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun proks. kvardek ĝis sesdek infanoj kaj junuloj. Krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en deko da landoj - feliĉe proksimume duono venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko da infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand