Renkontighoj
Komune festi la novan jaron

2010-02-23

Entute 194 homoj partoprenis en la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de EsperantoLand en Saarbrücken, kiuj okazis de la 27-a de decembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010. Ili venis el 14 landoj, interalie el Kanado, Aŭstralio kaj siberia Rusio, sed plejparte el la pli proksimaj Belgio, Francio, Svislando kaj Germanio. Tri kvaronoj venis el eksterlando, pro kio regis bele internacia etoso.

Multaj denaskuloj

56 infanoj kaj junuloj ĝis 14 jaroj multe ĝuis la kunestadon kaj la programon kun manlaboro, ludoj, prezentado kaj lernado de pupteatro - ĉio sub lerta gvido de Christoph Frank subtenata de Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen. Almenaŭ tridek infanoj lernas Esperanton denaske kaj jen dum NR havas belan eblecon interkonatiĝi kaj amikiĝi kun samaĝuloj el aliaj landoj.

Koncertoj kaj teatraĵo

Prezentiĝis koncerto de Martin Wiese kun malnovaj kaj novaj kantoj ĉefe rokstilaj, bela koncerto de Lena kun Ĵenja, Gretel kaj Jorinde (lastatempe formiĝinta grupo) kaj aŭdeblis imponaj operaj kantoj de Vladimir Merkulov en Esperanto (akompanata de Lena Wilke). Krome vespere oni vidis teatraĵon, ludis - kaj kompreneble festis la novan jaron dancante ĝis la frua mateno. Okazis diversaj prelegoj kaj kursoj traktantaj ekzemple la ĉinan historion, budaisman meditadon, la ŝanĝojn post 1989, la planedan sistemon, ludan pedagogion kaj ankaŭ venkon (aŭ malvenkon) kaj strategion por Esperanto.

1-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Junuloj kaj junaj plenkreskuloj povis ĝui ekzemple la diskotekon, du enketludojn, ekskurson al Strasburgo aŭ prezenton de filmoj de Mr. Bean. Kaj kompreneble ili amuziĝis ankaŭ laŭ propra programo.

Lingvokursoj kaj ekzamenoj

Kiel kutime dum NR estis kursoj por komencantoj, komencintoj kaj progresintoj, ĉi-foje denove de Katalin Kováts, Gunter Neue kaj Sylvain Lelarge. Katalin ankaŭ preparis interesitojn por la internaciaj ekzamenoj kaj ekzamenis kun helpo de Cyrille Hurstel dekon da homoj. Por kontroli la ekzamenojn, vizitis la ejon la direktorino kaj la vicdirektoro de la hungara instituto, kiu afable akceptis la Esperanto-ekzamenojn en sia programo.

Multa gazetara raportado

Aparte afable raportis la gazetaro pri nia internacia kunveno. Germana novaĵagentejo komencis per regione sendita raporto, sekvis pluraj represoj, granda artikolo en la sarlanda "Saarbrücker Zeitung", tri minutoj en la novaĵoj de la regiona televido (programero ripetita en tutsemajna novaĵelsendo) kaj kontribuoj en tri radioprogramoj, el kiuj unu dediĉis plenan horon kun tri Esperanto-muzikpecoj al nia lingvo. Jen detala raporto pri la gazetara eĥo pri NR kaj NIS.

Fotoj

Jen kelkaj ligoj al fotoj. Krome tie videblas deko da fotoj en kvalito sufiĉa por represado.

Raporto en Siberio

Kelkaj el la partoprenantoj faris longajn vojaĝojn al NR. Jen raporto en la retejo de la Ural-Siberia Esperantista Movado.

Denove en Saarbrücken

Pro la aparte agrabla akcepto en la domo kaj la konveneco de la domo la du renkontiĝoj refoje okazos en Saarbrücken ĉi-jarfine. La Esperanto-versio de la NR-aliĝilo pretas en la reto. La aliĝilo por NIS kaj la germanaj versioj sekvos.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

(Similaj versioj de la artikolo aperis en La Ondo de Esperanto, 2/2010, p. 12, kaj en la revuo Esperanto, feb. 2010, p. 31.)

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu