EsperantoLand-aranĝoj

 

 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Programo


Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncertojn kaj - esperinde - denove teatran prezenton aŭ kabaredan vesperon.

Prelegoj, diskutoj kaj kursoj

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj.

Koncertoj

En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie la muzika grupo Kapriol' el Nederlando, Xavier Rodon Morera de la muzika grupo 'Kaj Tiel PLu' el Katalunio, Martin Wiese el Svedio, Alejandro Cossavella el Argentino, Kajto, Kim (ekzemple "Ska-virino"), Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe dailymotion), Akordo kaj jOmO/jOmO. Ankaŭ ĉi-jare ni kompreneble invitos muzikajn grupojn por koncerti ĉe ni.

Pliaj vesperoj

Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni tre bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por interesitaj komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (La plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Infanoj preferas lerni ludante

Junulargastejo Wiesbaden de supre Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj... Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Tranoktado Wiesbaden_kvarlita_chambro

Ĉiuj ĉambroj disponas pri propra banĉambro kun duŝo kaj necesejo. Multaj litoj estas duetaĝaj. Volonte ni peros al vi ĉambron en proksima pensiono aŭ hotelo; bv. noti tion en la aliĝilo.

La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Kiel kutime ni havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune aŭ dise (la kotizo estas la sama).

Wiesbaden_JunularaGastejoRenkontiĝejo proksime al la urbocentro

La renkontiĝejo troviĝas proksime de la urbocentro; alidirekte atingeblas arbaro per duonhora promeno.

Aliĝu sen risko

Kaze de malaliĝo ĝis la fino de septembro ni repagos vian plenan aliĝkotizon. (Ankaŭ poste ni kutime repagis la aliĝkotizon kaze de malsano k.s.)

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la retan aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al nia adreso.

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn pri la Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand