La 21a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand estas planata por la kutima tempo de la 27a de decembro 2024 ĝis la 3a de januaro 2025, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno.
La 20a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand okazis de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024 en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Partoprenis pli ol 160 homoj.
La 21a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2024 ĝis la 3a de januaro 2025, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno.
579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo
Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.
Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto
La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto.
Retuma rekomendo Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto
Ĉiutage ĉirkaŭ tri mondajn novaĵojn en Esperanto oni povas legi kaj ankaŭ aŭdi ĉe la retopaĝoj de la Ĉina Radio Internacia.