EsperantoLand-aranĝoj

 

Venu ĝui la printempon!

6-a PRINTEMPE 

Internacia renkontiĝo dum pasko
2a ĝis 9a de aprilo 2026 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
en Wiesbaden apud Rejno

2026-01-12

Programo Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Venu ĝui la printempon!

Ĉu vere travivi la printempon de 2026 sen bela Esperanto-renkontiĝo? Certe ne!

Do, venu por kelkaj printempaj tagoj en Wiesbaden kaj por ekskursoj al la regiono, ĝuu la etoson de Esperanto-renkontiĝo, havu plezuron revidi viajn amikojn kaj konatojn, konatiĝu kun novaj homoj kaj, se vi ŝatas, babilu ĝis la nokto-noktofin'.

Kiu jam aliĝis?


  Renkontighejo Wiesbaden


Adreso de PRINTEMPE 2026:
Jugendherberge Wiesbaden
Blücherstr. 66-68
65195 Wiesbaden
Telefono de la domadministrantoj:
0611 44 90 81 (el eksterlando +49 611 44 90 81)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacio: Wiesbaden Hauptbahnhof, je 2,5 km de nia ejo; Trajnhoraro.

Tramo/buso ekde la ĉefa stacidomo de Wiesbaden.
Prenu buson n-ro 14 (aŭ eble X76) kaj eliru ĉe la stacio 'Gneisenaustrasse' (sepa stacio, post proks. 9 minutoj; eble buso 45 aŭ 271, tiuj iras nur ĝis Bleichstraße/Bismarckring, ses stacioj, necesas marŝi iom pli longe); de tie estas kelkaj metroj piede, laŭ Blücherstrasse. Kostas por plenkreskulo (ekde 15 jaroj) 3,70 €, infano (6-14 jaroj) 2,15 € (stato 12/2025). Eblas aĉeti la bileton ĉe la busŝoforo aŭ en aŭtomato ĉe la haltejo (aŭ per ilia apo). Jen la bus-horaro (elektu de Wiesbaden Hbf - aŭ Hauptbahnhof - al Blücherstr. 66, Wiesbaden).

Mapo ĉe Google. OpenStreetService

Flughavenoj

  • Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA). Flughoraro.
  • "Frankfurt Hahn" (HHN, 90 km okcidente de Wiesbaden). Flughoraro.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en la unua tago, ĉ. 18a horo (ĝis 19a h 30 aŭ 20a horo). Alveno de la partoprenantoj en la komenca tago prefere inter la 14a kaj la 18a horo (aŭ iam dumtage en la postaj tagoj).

Via alveno

Ne estas akceptejo de ni; la organizantoj tamen ofte troveblas en la enireja halo.
• Via ĉambronumero estas ĉe via nomo sur la ĉambrolisto sur la anonctabulo en la enirejo (kaj plejparte kiel sur la listo rondsendota/ita; nur etaj ŝanĝoj).
• La „ŝlosilojn“ – fakte plastaj kartoj – por via ĉambro kaj por la domenirejoj (nokte kutime ekde la 22a horo) vi ricevos de la domo ĉe ilia akceptejo. (Por eventuale perdita ŝlosilkarto necesos pagi 20 eŭrojn al la domo.) Ekzistas sufiĉe da plastaj kartoj por ĉiu partoprenanto, do: Vi ricevos tiom da kartoj, kiom vi ŝatos kaj petos (nu, unu por unu lito :)
• Litotolaĵoj jam troviĝas en la ĉambroj (litotukoj jam sur lito kaj ujoj por kapkuseno kaj kovrilo enŝranke).
• Mantukoj estas en ujoj en la teretaĝoj de domoj A kaj B (ĉi-jare denove senkoste inkluzivita).
• Vian nomŝildon bv. mem elekti sur tablo en la enireja halo (post kiam ili pretas!)
• Verŝajne vi trovos aliajn alvenintojn en la enirejo de la „dekstra“ domo („A“, la pli alta domo) kaj proksime.

Plej multaj trinkaĵoj haveblas en la fridujoj (kaj teo senkoste en la gufujo, la kamena ĉambro B6). Tiujn trinkaĵojn bonvolu noti per streko en la strekolistoj apud la fridujoj. Ĉe la doma akceptejo riceveblas diversaj specoj de kafo; tiujn vi aŭ tuj pagu al la servistoj aŭ same notu sur la strekolisto ĉe via nomo. Fine de la renkontiĝo bv. mem elkalkuli la sumon por viaj trinkaĵoj kaj pagi tion al organizanto (ĉefe Lu kaj Betti) aŭ ĝiru poste al unu el niaj kontoj.

Fino per la matenmanĝo en la lasta tago de la renkontiĝo. Necesas liberigi la dormĉambrojn ĝis proksimume la 10a horo matene. Eblas resti en la enireja halo ankoraŭ dum kelkaj horoj; eblas lasi la pakaĵojn tie aŭ en ŝlosita ejo laŭ peto al la domkunlaborantoj.

Finaranĝo de pagado ktp. kun la organizantoj prefere nur ekde la tria tago de la renkontiĝo (pro la diversaj renkontiĝkomencaj taskoj).

Kion kunporti?

Unue: Kion ne kunporti? Litotolaĵojn kaj mantukojn, ĉar ili estas inkluzivitaj.

Kunportu eventuale:

  • Por la unua vespero tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, se vi ŝatos interŝanĝi tion; estus bele, se vi povus anonci sur la renkontiĝa Facebook-paĝo, kion vi planas alporti (por eviti 10 samspecajn kristnaskajn kukojn... Kaj se vi ne anoncos, la mondo ankaŭ ne pereos...)
  • Taŭgaj vestoj kaj ŝuoj por malvarmo kaj pluvo
  • Eble tablotenisludiloj kaj -pilkoj, se vi volas ludi
  • Eble naĝaĵoj (naĝvestoj ktp.), se vi ŝatos ekskursi al naĝejo
  • Eble ludoj, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikiloj kaj muziknotoj, se vi ŝatas muziki
  • Eble manlaborkitelo aŭ alia taŭga vesto (por kelkaj manlaboroj)
  • Eble kuradŝuoj, se vi ŝatos kuradi kun aliaj
  • Kaj kunportu bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)

  • Taŭgajn vestojn kaj ŝuojn por malvarmo kaj pluvo
  • Eble ludojn, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikilojn kaj muziknotojn, se vi ŝatas muziki
  • Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)

    "Venu ĝui la printempon!"

    Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!

    Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. Multaj el la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en tiu EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.

    Datoj 2026

    La paska dimanĉo en 2026 estos la 5-a de aprilo. PRINTEMPE 2026 okazos ekde ĵaŭdo, 2-a, vespere, ĝis ĵaŭdo, 9-a de aprilo, antaŭtagmeze. Kiam vi ŝatos partopreni en la renkontiĝo?

    Printempe Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

    Nia programo en- kaj eksterdome

    Marienburg - ghardenoNi havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Kaj eble vi havos plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

    Printempe Programo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

    Ĉu vi ŝatos partopreni?

    Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!

    Sube pretas la kotiztabelo kaj la aliĝilo por PRINTEMPE 2026.

    Ĉion bonan al vi

    Lu Wunsch-Rolshoven
    EsperantoLand

    Kontakto

    lu.esperantolandgmx.de

    Poŝtelefono +49-173-162 90 63
      (en Germanio 0173-162 90 63)

    Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn.

     

    Printempe Programo Renkontiĝejo Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

    Kotizoj 2026 (ne jam tute aktualaj, sed proksimumaj)

    La kotizoj de postaj periodoj (post la aktuala) eventuale ŝanĝiĝos.
    Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

    Plena kotizo

    La baza plena kotizo por unu persono por sep tagoj estas:

    Aliĝo ĝis 26-a de januaro 23-a de februaro 16-a de marto poste
    ĝis 2 jaroj 0
    3 ĝis 11 195
    12 ĝis 17 340
    18 ĝis 26 390 400 410 420
    ekde 27 jaroj 520 530 540 550

    (Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

    Ĉiuj ĉambroj havas propran duŝon kaj necesejon.

    Tiu ĉi kotizo validas por tranoktado en dupersona ĉambro (por po unu partoprenanto ekde 27 jaroj) aŭ en tri-/kvar-/kvin-/sespersona familia/junula/infana ĉambro (por po unu partoprenanto ĝis 26 jaroj kaj por familianoj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

    Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon. Kaj kompreneble la amuziĝon :-)

    La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo kaj mantukoj) kaj la programon (sen la ekskursoj).

    Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉambro laŭ la supra tabelo): 210 eŭroj por 7 tagoj (30 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 26 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.

    Aldono por dupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo; pagenda nur de junuloj ĝis 26 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

    Rabato por tri-/kvar-/kvin-/sespersona ĉambro (por unuopuloj ekde 27 jaroj en plurpersona ĉambro, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 105 eŭroj (15 eŭroj tage).

    Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

    Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Okcidenta Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
    Rabato por partoprenantoj loĝantaj ekstereŭrope kaj orienteŭrope (Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Serbio, Kroatio kaj cetera eksa Jugoslavio, Albanio, Rumanio, Bulgario, Ukrainio, Belorusio, Rusio): 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

    Partatempa partopreno

    La kotizo estas 16 % de la kompleta kotizo (por sep tagoj) por la unua tagnokto, 14 % por ĉiu plia. Tio inkluzivas sume tri manĝojn en la tagoj de alveno kaj foriro.

    Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

    Nura programpartopreno

    La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo) kaj por junuloj sub 18 jaroj; bv. aliĝi prefere baldaŭ.

    Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 15 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo.

    Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas po 10 eŭrojn; la matenmanĝoj po 8 eŭrojn.

    Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

    Ĝeneralaj informoj

    Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

    Kotizpago: Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la komenco de la renkontiĝo. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

    Partatempa partopreno: Ni ĝojas, se vi ŝatos viziti nin dum kelkaj tagoj.

    Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo; bv. forsendi la antaŭpagon baldaŭ poste por certigi la aliĝon. La aliĝo validas post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

    Malaliĝo ĝis la 3-a de marto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
    Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
    Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

    Kontoj: 
    N-ro 2596 58 301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; kutime necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".

    Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

    Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

    Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon (por eviti bankokostojn; eksterlandaj ĉekoj kutime kreas altajn bankokostojn, ĉ. 15 EUR).

    La ekskursoj estos aparte pagendaj (sed kutime estas neniuj kostoj aŭ nur kelkaj eŭroj por enirbileto). La litotolaĵoj estas inkluzivitaj (sed ne la mantukoj).

    Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

    Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Okcidenta Eŭropo): 10 eŭroj por 5 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto). Rabato por partoprenantoj loĝantaj ekstereŭrope kaj orienteŭrope (Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Serbio, Kroatio kaj cetera eksa Jugoslavio, Albanio, Rumanio, Bulgario, Ukrainio, Belorusio, Rusio): 30 eŭroj (6 eŭroj tage).

     

    Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

    Aliĝilo/informpetilo

    Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, tiam aŭtomate sendiĝos konfirmo de viaj enmetitaj datumoj. Eble tamen tio ne alvenos ĉe vi, ĉar via retservisto konsideros ĝin spamo; esperinde ni sukcesos solvi tiun problemon. La konfirmo de viaj datumoj ne jam estas la konfirmo de via aliĝo, kiu sekvos iom poste.

    La tuto estas iom longa, multaj demandoj ... Se nun estas tro por vi, pro manko de tempo aŭ emo, volonte nur plenigu la bazajn informojn (nomoj, dato ks.) kaj pri la resto informu nin poste.

     
    Mi/ni aliĝas kun tranoktado, manĝoj kaj programo.
    Mi/ni partoprenos nur la programon (kaj eble kelkajn manĝojn).
    Mi/ni NE aliĝas nun, sed unue petas pliajn informojn. (Bv. enmeti viajn demandojn sube ĉe "Rimarkoj/demandoj")
     
    Partopreno de ĝis (plentempe: 04-02/04-09)
     
    Tranoktado
     
    Ĉiuj ĉambroj havas proprajn duŝon kaj necesejon.
     
    Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
    Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro.
    Mi/ni ŝatus loĝi en tri- ĝis seppersona ĉambro, sen aliaj homoj (familia ĉambro).
    Mi/ni ŝatus loĝi en tri- ĝis seppersona ĉambro, kun aliaj homoj.
    Ni ŝatus loĝi en diversaj ĉambroj (ekz. gepatroj kaj infanoj).
    Mi/ni loĝos aliloke.
     
    Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
    Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
    Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
    Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
    La demando pri ĉambro-kunuloj ne koncernas ĉi tiun aliĝon (loĝado aliloke).
     
    Pri lifto kaj ŝtuparoj
    La domo intertempe havas liftojn en ambaŭ domoj. La antaŭa demando pri ŝtuparoj do forfalis :)
     
    Loĝado en hotelo aŭ NR-ejo mem
    Por povi akcepti ĉiujn partoprenemulojn, kelkfoje necesas loĝigi kelkajn homojn en apuda hotelo (distanco proks. 1,8 km). Kutime tiam ni tie loĝigas ĉefe solulojn kaj parojn, unue partatempajn partoprenantojn, sed ne familiojn kun infanoj.
    Bv. informi pri via prefero rilate la loĝadon:
    Mi/ni preferas loĝi en hotelo.
    Por mi/ni estas en ordo loĝi en hotelo.
    Mi/ni petas loĝi en la NR-ejo mem.
     
    Pliaj rimarkoj pri la ĉambro kaj duetaĝaj litoj...
    (Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "prefere trankvila", "iom da bruo ne ĝenas min", "mi petas normalan liton, ne duetaĝan", "mi pretas uzi duetaĝan liton" aŭ ekz. "gepatroj en dupersona ĉambro, junuloj en junula ĉambro kun aliaj junuloj" (neniu kotizodiferenco; volonte indiku, kun kiuj junuloj). Pro la partopreno de multaj infanoj kaj junuloj absoluta trankvileco malfacile eblos; ni provos rezervi koridorojn laŭ la trankvileco.)
     
    Manĝo
    Ŝatus manĝi vegane (nombro da personoj)
    Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
    Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
    Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
     
    Specialaj manĝodeziroj
    Se vi havas specialan deziron pri la manĝoj (ekz. sen gluteno, sen laktaĵoj...), tiam bv. informi pri tio sube ĉe "Rimarkoj/demandoj"; en la domo kutime necesos aparte peti pri via manĝo ĉe servisto.
     
    Personaj datumoj
    En la papera kaj reta programbroŝuroj publikiĝos - se vi ne petas ion alian - nomoj, urbo kaj lando; ĉe infanoj ĝis 16 jaroj la naskiĝjaro.
    Profesio kaj interesoj servas al la organizantoj por pli bone kunmeti la programon, sed ne publikiĝas.

    Bv. nepre enmeti la informojn markitajn par steleto '*'.

    Persona nomo* (1)
    Familia nomo*
    Profesio; interesoj
    Retpoŝta adreso por korespondado
    Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
    Plurajn retadresojn disigu per komo, ',' .
    Naskiĝdato (bv.: jjjj-mm-tt)
    vira ina alia
     
    Persona nomo* (2)
    Familia nomo*
    Retpoŝta adreso
    Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
    vira ina alia
     
    Persona nomo* (3)
    Familia nomo*
    Retpoŝta adreso
    Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
    vira ina alia
     
    Persona nomo* (4)
    Familia nomo*
    Retpoŝta adreso
    Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
    vira ina alia
     
    Persona nomo* (5)
    Familia nomo*
    Retpoŝta adreso
    Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
    vira ina alia
     
    Partopreno en Esperanto-kurso
    Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
     
    Strato, n-ro*
    Poŝtkodo*
    Urbo*
    Regiono/provinco (eble)
    Lando*
    Telefono(j) (internacie)
      (ekz.
      +49-30-685 58 31)
    Poŝtelefono
      (ekz.
      +49-173-162 90 63)
     
    Mi/ni alvenos per trajno.
    Mi/ni alvenos per buso.
    Mi/ni alvenos per aŭto.
    Mi/ni alvenos per aviadilo.
     
    Mi/ni antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn (kaj por ĉiu nura programpartoprenanto sen loĝado 20 eŭrojn) al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon); la reston mi/ni pagos ĝis la komenco de la renkontiĝo.
    Konto-n-ro IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF, ''EsperantoLand eingetragener Verein'' ĉe "Postbank Hannover"
    eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
    eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
    Bonvolu indiki "PRINTEMPE".
     
    Papera programbroŝuro
    (Ni volas eviti la presadon de tro da broŝuroj; tial bv. informi sekve.)
    Por nia familio/grupo ni ŝatus havi proksimume    papera(j)n programbroŝuro(j)n; enmetu laŭ via deziro.
    (Disponeblos elektronika versio por via poŝtelefono kaj la programo plu estos afiŝata.)
     
    Eventuala programkontribuo
    Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
    (ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
     
    Rimarkoj/demandoj
    kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la renkontiĝo
     
    Kiel vi eksciis pri la renkontiĝo?
    (Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
     
     
    Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
     
    Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
     
    Informante pri la renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
     
    Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

     

    Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

    EsperantoLand e. V.
    Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
    Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
    10551 Berlin
    Germanio
    Kontakto

    Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio:
    030-685 58 31
    Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio:
    0173-162 90 63

    al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

    supren

  •  
    © EsperantoLand