$bildo1;La 10-an de marto en Kalmthout (Belgio) forpasis Wim de Smet, biologo, konata Esperanto-parolanto, aŭtoro kaj redaktoro de kelkaj libroj. Li partoprenis kaj prelegis en pluraj el la unuaj Novjaraj Renkontiĝoj (NR) - en Fürstenberg, Tecklenburg, Frankfurt/Main kaj Trier.
Wim M.A. de Smet naskiĝis en 1932 en Antverpeno. Li studis zoologion, interalie en Italio, Svedio kaj Skotlando, kaj specialiĝis pri cetacoj (balenoj kaj delfenoj). Pri tiuj maraj mamuloj li verkis libron en Esperanto. En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj li estis profesoro en Ruando, Paramaribo, Surinamo kaj Gabono.
Kiel eblas legi en vikipedio pri li, Wim de Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999.
Wim de Smet verkis ankaŭ lernolibron de Esperanto por memlernantoj ("Esperanto snel assimileren") kaj kontribuis al la libro "Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970 - 1980", por kiu li verkis ankaŭ studon.
Li estis afabla kaj malferma homo, kies memoron ni gardos.