$bildo1;Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri Esperanto-renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.
Kiel ĉe vikio ĉiu rajtas enmeti informojn - ĉu temas pri organizanto aŭ ne. Se ne estas indikita informo pri la enmetanto, ĉiu povas poste ŝanĝi la unuopan paĝon. Se oni volas malpermesi al aliaj ŝanĝi la informojn, oni devas enmeti sian nomon sub "enmetanto".
La mondaj mapoj de Esperanto-renkontiĝoj servas unuflanke al la Esperanto-parolantoj kaj -lernantoj. Krome ili utilas ankaŭ en la informado al eksteruloj.