Renkontighoj
Internacia partoprenantaro ĉe SOMERE 2007

2007-08-06

Entute 33 homoj el ses landoj partoprenis en la 5a SOMERE, kiu okazis de la 13a ĝis la 28a de julio 2007 en arbara domo apud la urbeto Jünkerath sude de Kolonjo en Germanio, same kiel pasintjare. Pro la proksimeco al Belgio, Nederlando kaj Francio ankaŭ ĉi-foje la plimulto de la partoprenantoj, sume 18 homoj, alveturis el eksterlando. Kunvenis dum SOMERE homoj inter oko kaj okdeko da jaroj, kio kreis denove buntan gamon da interesoj kaj kontribuoj.

Ideala ĉirkaŭaĵo por praktiki kaj plulerni Esperanton

Pro la granda kvanto da flue parolantaj eksterlandanoj la kutima lingvo dum SOMERE estas Esperanto - ideala grundo ne nur por
Esperanto-parolantoj, kiuj volas ĝui internacian etoson, sed ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj, kiujn ĉiutage ĉirkaŭas nia lingvo. Ankaŭ ĉi-foje alvenis pluraj homoj, kiuj komence heziteme elbuŝigis frazetojn, dum fine la komunikado funkciis multe pli glate. Al tio bele kontribuis la konversacia rondo, kiun gvidis unue Mauro Tauzzi kaj poste Henny De Ketelaere. Sed, kompreneble, ankaŭ la fluparolantoj trovis ion por lerni kaj ekzemple orientiĝis pri vakcinioj, mirteloj kaj grosoj (kaj frande pri arbaraj framboj kaj fragoj), dum oni devis forigi iksodon.

Esperanto 120jara

En la 26a de julio okazis festeto por memorigi la 120an datrevenon de la naskiĝo de Esperanto. (En 1887 tiutage oni permesis la disvastigon de la Unua Libro.) Post tostado, laŭtlegado de letero el la Unua Libro kaj kukoĝuado ni iom diskutis pri la ĝisnuna historio de Esperanto kaj ĝiaj perspektivoj.

Futbalo, primaj nombroj kaj orgena koncerto

En la programo de la ĉi-jara SOMERE troviĝis interalie prelego kaj ekzercoj pri "senperforta komunikado" de Danka Leyk kaj prelegoj pri Go-ludo kaj pri primaj nombroj de Ulrich Görtz. Ludger Schmeink prezentis orgenan koncerton de Dietrich Buxtehude kaj de kelkaj samtempuloj kun klarigoj. Ni elĉerpis nin dum entute tri futbalaj matĉoj. Okazis malstreĉiĝo laŭ Chi Gong kaj laŭ Tai Chi sub gvido de Jutta Chikato, "Olimpikaj Ludoj" en la impona ludsalono de la domo, dancateliero kaj cirklodancoj. Vespere ni kelkfoje bivakfajrumis kaj certe uzis multan tempon por ferietosa babilado.

"Geo-kaŝado" kaj muskaptiloj

Inter la ekskursoj elstaris serio de promenaj serĉadoj kadre de "geo-kaŝado" (helpe de la GPS-orientiĝo), kiujn gvidis Julika Rosenstock. Krome ni vizitis muzeon de muskaptiloj, la urbon Akeno kun ties katedralo, diversajn urbetojn en la ĉirkaŭaĵo kaj lagon por baniĝi. Kaj, certe, ni kelkfoje promenis en la chirkaŭa arbaro.

SOMERE 2008 en Kall-Krekel

La venontjara SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE) okazos de la 1a ĝis la 17a de aŭgusto 2008 en proksima loko, Kall-Krekel, kie ni jam bele SOMERumis en 2004. Ankaŭ venontjare vi povos elekti, ĉu vi ŝatos loĝi en domo aŭ en tendo, ĉu ni zorgu pri viaj manĝoj aŭ vi mem. Aliĝilon vi trovos ekde la fino de aŭgusto en la reto sur la retpaĝo de SOMERE - aŭ sendu retleteron al somere2008esperantoland.org .

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu