Renkontighoj
Pri SOMERE 2004 en Kall-Krekel

2005-07-11

Ĉu vi demandas vin, kial indas partopreni en la ĉi-jara SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo en Wissen proksime de Kolonjo en Germanio? Eble interesos vin legi entuziasman raporton pri nia pasintjara kunveno, kiun la aŭtoro verkis en vintro kaj kiu aperis en la "Brita Esperantisto" (numero 958, printempo 2005).

Lerni lingvon per ferioj - kial ĝi sukcesis?

Meze de vintro estas malfacile kapti la apartan ĝojon de someraj ferioj - suno, longaj tagoj, banado, la bonŝanco elekti ĉu nenionfari endome aŭ en la ĝardeno. Tamen restas klare en mia memoro miaj unuaj Esperanto-ferioj - du semajnoj en la Eifel-regiono de Germanio ĉe la dua Somera Mezeuropa Renkontiĝo, organizitaj de Lu Wunsch-Rolshoven el Berlino.

Ĉe enlandaj Esperanto-eventoj oni ofte cerbumis pri kiel uzi la lingvon, kiel paroligi homojn, kiuj apenaŭ faris tion ekde la lasta kunveno. La rezultoj estas ofte nekontentigaj. Oni luktas ne nur kontraŭ gramatikaj kaj vortaj problemoj, sed ankaŭ kun la sento, ke ĉio esta iel nenatura; kial uzi 'fremdan' lingvon kun samlandanoj?

"La lingvo estis natura fono"

Nenio tia okazis ĉe SOMERE; la lingvo ne estis io priluktenda, sed tute natura fono por ĉio okazinta kadre de la ferioj. Kiel, do, ferioj sukcesis, ankaŭ lingve, dum tiom da aliaj eventoj aŭ duone malsukcesis aŭ fiaskis?

Laŭ mi gravas precipe ĝuste tiu natura fono. Inter 58 homoj el 11 landoj, el kiuj ĉiuj elektis la feriojn, ĉar ili jam regis la lingvon aŭ volis lerni ĝin, ĝia uzo iĝis tute natura afero. Mi kiel la sola brito aparte profitis de tio, sed ĝi validis por ĉiuj.

Due, la kondiĉoj de kunvivado instigis la partoprenantojn paroli ofte kaj detale pri iliaj ĉiutagaj ĉirkaŭaĵoj; kompreneble ne nur pri tiuj, sed precipe. En Esperantujo abundas homoj, kiuj scias elokvente pledi por la akcepto de la internacia lingvo, sed ne kapablas klarigi, kie en la kuirejo troviĝas la sukero. Tiun problemon ni ne havis; jen refreŝiga ŝanĝo.

Aparta sperto memorigas min pri tio. Mi helpis sekigi la lavitajn telerojn en la kuirejo. Tio ampleksas ankaŭ plurajn lingvajn taskojn, ekz. kompreni, kie estas la tuj sekvonta vazaro kaj kie tiuj, kiujn la telerlavmaŝino lasis ankoraŭ malpuretaj; trovi pli da sekaj tukoj; kaj kompreni kiel funkcias tirkestaro, kiu trapasas la tutan muron inter kuirejo kaj manĝoĉambro, tiel ke eblas malfermi ĝin en iu el la du ĉambroj - riĉa fonto por spontanea konversacio!

Granda ĝardeno por restadi

Kroma avantaĝo estis la loko. Ni loĝis en skolta gastejo kun komfortaj ĉambroj, manĝejo, kiu servis ankaŭ kiel kafejo kaj babilejo, kaj t.n. 'fotela ĉambro' por legado kaj lingvaj kursoj, kun apenaŭ uzata televidilo. Ekstere estis granda ĝardeno, kie familioj tendumis kaj infanoj ludis sur baskulo kaj balancilo. (Tie ludetis foje eĉ maturaj viroj kun grizaj barboj.) Tiu medio spegulis la diversecon de la partoprenantoj: unuopuloj, familioj kun infanoj, studentoj, pensiuloj - ĉiuj kontribuis al etoso, kiu pli similis al vilaĝeto ol al konversacia rondo.

Internacia infanaro

Ege interese estis observi kaj subaŭskulti la infanojn. Danke al la senlaca laboro de la poeto-kuiristo Cor van Ekelenburg abundis freŝaj fruktoj, kiujn la infanoj entuziasme manĝis; ĉokoladon aŭ sukeraĵon mi neniam vidis. Ĉiam furoris inter ili aŭ pilkludoj ekstere, aŭ ŝakludoj ĉiuloke. Do estis daŭra bezono komuniki maldense sed trafe. Jam dum la unua semajno la infanoj ekuzis Esperanton, kaj poste tio iĝis pli-malpli rutina - kondiĉe ke plenkreskulo ne ĉeestis. Oni do sukcesis komunikigi ilin, ĉar ili mem volis komuniki...

Kursoj, prelegoj, promenoj, kradrostado ...

Kio, do, pri tiuj plenkreskuloj? Matene okazis lingvaj kursoj por progresantoj, kun kroma helpo por komencantoj dum la unua semajno. Tiu helpo tiom efikis, ke la komencantoj iome uzis la lingvon dum la dua semajno. Posttagmeze estis prelegoj pri diversaj temoj: Ĉinio, poezio, bluzmuziko; ankaŭ dancatelieroj, aŭ promenoj per vojetoj, kiuj kondukis rekte en la apudan kamparon. Vespere oni babilis, trinkis, kantis aŭ ludis. Foje okazis kradrostfesto en la ĝardeno, kie oni longe restis ĝis falflugis vespertoj inter la arboj.

Neniu el tiuj eroj estis deviga; oni partoprenis laŭvole kaj sentis sin kontenta; ankaŭ tio - la rajto resti sola laŭbezone - gravas por praktikanto de la lingvo.

Ŝajnas al mi do, ke ferioj estas aparte bona medio por lingva progreso pro tiuj enhavoj: kiel eble plej diversaj partoprenantoj, stimula loĝejo, kaj riĉa elekto de alloga sed nedeviga agado. Ideale estus kompreneble, se oni povus ferii multe pli longe kaj ofte. Ĝis tiu utopio alvenos, eble indas iel feriigi la venontan konversacian rondon...

Jack Warren

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu