2003-05-22
1a NR 2002/3
Bildoj
Partoprenantoj
2a NR 2003/4
Kotiztabelo
Memzorgantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
"Komune festi la Novan Jaron"
Pasintjarfine sukcese okazis la unua "Novjara Renkontiĝo" (NR) kun 49 partoprenantoj inter du monatoj kaj 70 jaroj - ĉeestis dekdu junaj familioj kun sume 14 infanoj kaj deko da unuopuloj. Nun ni invitas vin partopreni en la dua NR, ĉi-foje en Tecklenburg apud Münster, facile atingebla el Nederlando kaj Belgio kaj - ni esperas - ne tro for de Francio. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni bonvenigos homojn pli aĝajn aŭ pli junajn.
Kun plilongigo: 27a de decembro ĝis 3a de januaro
Oficiale ni havos nur kvin tranoktojn, de dimanĉo, la 28a de decembro, ĝis vendredo, la 2a de januaro. Eble kelkaj el vi ŝatos resti kun ni unu aŭ du tagojn pli longe en la komenco aŭ en la fino - tio eblos favorpreze en iom malpli granda rondo. Depende de viaj proponoj ni ofertos programon ankaŭ por tiuj tagoj.
La renkontiĝo ĉefe direktiĝas al Esperanto-parolantoj. Kompreneble kunuloj kaj infanoj estos bonvenaj ankaŭ sen kono de Esperanto. Kaj ni havos ankaŭ kelkajn lokojn por komencantoj kaj progresantoj - se ili jam akiris bazan kapablon de komunikado.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn kaj vesperan programon. Ni amuzos niajn infanojn kaj ili nin. Ni ofertos prelegojn kaj diskutrondojn - pasintjare estis dek kvin da ili. Ĝenerala temo ne estos, sed ni ja intencos proponi al vi kelkajn prelegojn kaj kursojn unuflanke pri komunikado kaj laborteknikoj kaj aliflanke pri saneco kaj nutrado. Se vi havas aldonan deziron pri programoferto: Kontaktu nin, ni volonte pripensos la programon kun vi.
Pejzaĝa domo en Tecklenburg apud Münster
La renkontiĝo okazos en taŭga domo rande de la tre bela Tecklenburg, 20 kilometrojn norde de Münster, ĉirkaŭ 60 kilometrojn for de Nederlando. La ejo havas du- ĝis kvarlitajn ĉambrojn kaj ni certas, ke ĝi ebligos agrablan renkontiĝon.
Memzorgado
Eblos partopreni kiel memzorganto; la organizado de eventuala memzorgejo dependos de frua aliĝo de la interesitoj.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9
10551 Berlin
Germanio
LuEsperantoLand.org
telefono +49-30-685 58 31
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte pluinformos vin.
Memzorgantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Aliĝo ĝis |
31a de julio |
30a de septembro |
10a de novembro |
poste |
Aĝo je 03-12-28 |
ĝis 2 jaroj |
0 |
0 |
0 |
0 |
3 ĝis 5 |
90 |
95 |
105 |
110 |
6 ĝis 13 |
120 |
125 |
135 |
140 |
14 ĝis 26 |
160 |
165 |
175 |
180 |
ekde 27 jaroj |
205 |
215 |
235 |
245 |
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la uzadon de lito kaj litotolaĵo, la programon kaj la silvestran bufedon.
Aldona tranoktado kun manĝoj (27a/28 de decembro, 2a/3a de januaro) kostas po 15/20/25 eŭrojn por partoprenantoj ĝis-5-jaraj/inter 6 kaj 13 jaroj/ekde 14 jaroj.
Rabatoj al la plena kotizo por eksterlande loĝantoj
A-landoj: 10 eŭroj
Ĉiuj ceteraj landoj: 20 eŭroj.
A-landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Irlando, Italio,
Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando,
Vatikano.
Aldonpago
Dulita ĉambro (nur por unuopuloj; por ĉiu persono): 20 eŭroj.
Partatempa partopreno
Partatempuloj en la kategorio "plena kotizo" pagas 30/50/70/85 procentojn de la kotizo en sia kategorio por partopreno dum 1/2/3/4 tagoj inkluzive de la silvestra nokto. Sen la silvestra nokto 15 eŭroj malpli.
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Provizora kotiztabelo - eble ŝanĝota!
Aliĝo ĝis |
31a de julio |
30a de septembro |
10a de novembro |
poste |
Aĝo je 03-12-28 |
ĝis 26 |
50 |
55 |
65 |
70 |
ekde 27 jaroj |
70 |
75 |
85 |
90 |
Aldona tago por germanie loĝantoj: po 5 eŭroj
Rabato por eksterlande loĝantoj
A-landoj: 5 eŭroj malpli
Rabato por ceteraj landoj: 20 eŭroj malpli, do ...
Aliĝo ĝis |
31a de julio |
30a de septembro |
10a de novembro |
poste |
Aĝo je 03-12-28 |
ĝis 26 |
30 |
35 |
45 |
50 |
ekde 27 jaroj |
50 |
55 |
65 |
70 |
Aldona tago por eksterlande loĝantoj: po 2,50 eŭroj.
La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la programon, la silvestran bufedon kaj la loĝadon en gimnastikejo. Supozeble estos manĝoĉambro en la renkontiĝejo mem.
Kotiztabelo
Memzorgantoj
Aliĝilo/informpetilo
Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj) - 20 eŭroj por memzorgantoj.
Malaliĝo ĝis la 30a de oktobro: Subtraho de 10 eŭroj, repago de la resto. Malaliĝo ĝis la
15a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj, ni metos la reston en vian konton por la venontjara Novjara Renkontiĝo. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago. Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia
persono (skribe!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la
aliĝo papera aŭ retpoŝta, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (banka kodo 250 100 30), indiku "NR 2003/4". Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio.
Ni atentigas, ke la organizantoj pro diversaj kaŭzoj ne povas zorgi pri invitleteroj; kaze de bezono ni petas vin akiri tion private.
Eventuala(j) ekskurso(j) estos aparte pagendaj - supozeble ili okazos ĉefe piede (do senkoste ;-) kaj per privataj aŭtoj.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj kaj krome al la kunlaborantoj kaj donacantoj de EsperantoLand laŭ interkonsento.
Kotiztabelo
Memzorgantoj
Kondiĉoj
Kotiztabelo
Memzorgantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstraße 9
10551 Berlin
Germanio
Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | nacie: 030-685 58 31 |
Poŝtelefono: | +49-178-476 49 22, | nacie: 0178-476 49 22 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren